Adiaŭa soneto
«Как лист увядший падает на душу…»
Цурэн
(А. и Б. Стругацкие, «Трудно быть богом»)
Folio velka falas sur animon,
Jam la pasio estas en pase’.
Ne gravas kaŭzoj. Kiu kulpas, se
du iluzioj kreis la intimon?
Al la imag’ la vivo strekis limon.
La sento furiozis, ardis tre… –
forbrulis ĝi, sed antaŭ la pere’
per hela lum’ forigis ĉian timon.
Ĝi estas torĉo, sed ne lambaston’,
kaj mi ne stumblos dum irado pena.
La celojn por restinta vivduon’
mi klare vidas kun certeco plena.
Dankinda estas de la sorto don’,
eĉ se l’ feliĉo pasis, senrevena.
Отсюда: verkoj.com/verkistoj/valentin-melnikov/sonetoj-...
Автор - Valentin Melnikov