Soneto de Curen. II
Folio velka falas sur animon,
manifestante venon de aŭtun’.
Vivestingiĝo kaŭzas la deprimon –
ja ne revenos ĝojabunda jun’.
Kaj endas jam forlasi la kutimon
pasie boli. Trankviliĝu nun!
Ĝishorizonte vastan malproksimon
dekoras ne smeraldoj, sed latun’.
Ne plu videblas ie bela floro.
Mirinde diafanas la aer’.
Kvietas ĉio… Pasis jam somer’,
trovinte la azilon en memoro.
Matena frido. Ekas nova tag’.
Folioj velkaj flosas sur la lag’.
Отсюда: http://verkoj.com/verkistoj/valentin-melnikov/sonetoj-de-curen/
Автор - Valentin Melnikov