ADIAUA SONETO
Folio velka falas sur animon,
Jam la pasio estas en pase'.
Ne gravas kauzoj. Kiu kulpas, se
du iluzioj kreis la intimon?
Al la imag' la vivo strekis limon.
La sento furiozis, ardis tre... -
forbrulis gi, sed antau la pere'
per hela lum' forigis cian timon.
Gi estas torco, sed ne lambaston',
kaj mi ne stumblos dum irado pena.
La celojn por restinta vivduon'
mi klare vidas kun certeco plena.
Dankinda estas de la sorto don',
ec se l' felico pasis, senrevena.
Отсюда: pascendi.livejournal.com/764892.html?thread=629...